E_elsendo el la 10.06.2026
10 June 2026

E_elsendo el la 10.06.2026

Pola Retradio en Esperanto

About

En la 1476-a E_elsendo el la 10.06.2026 ĉe www.pola-retradio.org:


• Bonvenigante la revenantan turisman sezonon ni memorigas nian malnovan felietonon pri la vizitinda pola ĉemara urbo, Puck.

• En la komenca kulturkroniko – post la prezento de elektitaj datoj ligitaj kun 10.06 – ni informas pri interesa pola-hispana projekto ligita kun enscenigo de la opero de Manuel de Falla „Fuego Fatuo”, en kiu li uzis la komponaĵojn de Frederiko Chopin; pri la ekspozicio dediĉita al la karpatrutenaj artistoj en la varsovia Etnografia Muzeo.

• En la E-komunuma segmento ni informas pri la UEA-decido okazigi la 113-an UK-on en Kaŭno, Litovio; pri la ebleco transpreni dum la 111-a UK en Graz antaŭmenditajn verkojn el la libroserva katalogo de UEA: katalogo.uea.org / libroservo@co.uea.org, +31 10 436 1044 ; pri la ebleco mendi E-librojn dank’ al la biblioteka apogo de la familio Bachrich – uea.org/gk/1299a1.

• Muzike akompanas nin Alejandro Cossavella (alinome Ale Kosabela) memoriganta fragmente la kanton pri „Bona Espero” el la eldonita kun Vinilkosmo KD „Civilizacio – Strika Tango”. La programinformon akompanas foto pri kajtsurfado ĉe la plaĝo en Puck : Kryzsztof CC BY-SA 3.0

• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003.

• La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.