Skip to content
zeno
Create a Station
Explore
Podcasts
Audiobooks
Bible
By Genre
By Location
By Language
Religious
Music
News
Download App
Opens in a new window
Toggle Sidebar
zeno
Redakcia teamo: Barbara PIETRZAK / Gabriela KOSIARSKA / Milada SZWEDO / Maciej JASKOT / Krystyna GROCHOCKA / Tomasz MILLER / Saliĥ ZAKIROV / Bruce CRISP
Pola Retradio en Esperanto
Society & Culture
Language Learning
Esperanto
Pola RetRadio - nia komuna lingvomedio
Website
Episodes
Episodes
25
05 October 2026
E_elsendo el la 05.10.2026
En la 1504-a E_elsendo el la 05.10.2026 ĉe www.pola-retradio.org:• Post elektitaj historiaj datoj ligitaj kun la 05.10 ni proponas kulturkronikajn informojn. Hodiaŭ temas pri prestiĝa premio por Pola Eldoninstituto PIW; pri interesa, plurflanka ekspozicio pri George Sand en la apudvarsovia naskiĝdomo de Frederiko Chopin en Żelazowa Wola; pri ĉ. 100 pentraĵoj de francaj pentristoj el la...
25 min
30 September 2026
E_elsendo el la 30.09.2026
En la 1503-a E_elsendo el la 30.09.2026 ĉe www.pola-retradio.org:• La hodiaŭa gasto de nia redakcio estas la rerenkontita dum la 111-a UK en Graz Stela Besenyei-Merger, dum la lastaj jaroj honorita per multaj premioj kaj distingoj. Ni do informiĝas pri tio, kio ŝanĝiĝis en ŝia esperantista vivo dum la lasta jaro kaj pri sukcesoj de la podkasto „Radikala Tenero”, kiun ŝi gvidas kun Carolin...
25 min
25 September 2026
E_elsendo el la 25.09.2026
En la 1502-a E_elsendo el la 25.09.2026 ĉe www.pola-retradio.org:• Hodiaŭ post kelka paŭzo ni denove invitas vin konatiĝi kun interesa polo, geologo, kiu meritiĝis por Nederlando, Indonezio kaj Pollando, prof. Józef Zwierzycki, kiu eĉ dum 24 jaroj faris esplorojn en la Nederlanda Hindio, la nuna Indonezio.• Post elektitaj historiaj datoj ni proponas kulturkronikajn informojn. Hodiaŭ temas pri...
29 min
21 September 2026
E_elsendo el la 20.09.2026
En la 1501-a E_elsendo el la 20.09.2026 ĉe www.pola-retradio.org:• Hodiaŭ nia antaŭmikrofona gasto estas Ruth “Margo” Keves-Cohen, renkontita ĉi-somere dum la 1-a Virina Kongreso en Graz. Ni ekscias pri ŝia vojo al la E-komunumo kaj multaj respondecaj taskoj, kiujn ŝi plenumis kaj plenumas i.a. en E-versio de Duolingo, estraraneco en ESF kaj laboroj pri PIV.• En la komencaj aktualaĵoj – post i.a....
27 min
15 September 2026
E_elsendo el la 15.09.2026
En la 1500-a E_elsendo el la 15.09.2026 ĉe www.pola-retradio.org:• La hodiaŭa 1500-a E_elsendo de la Pola RetRadio estas aparta okazo por nia Leterkesta programero, kiu i.a. estas inspirita de la gratulmesaĝoj de Wu Guojiang, B-komitatano de UEA, la Prezidanto de Liaoning-a Esperanto-Kultura Klubo (LEKK); de la Honora Prezidanto de IKEF Ĉielismo – WANG Tianyi kaj de Humphrey Tonkin el Usono lige...
28 min
10 September 2026
E_elsendo el la 10.09.2026
En la 1499-a E_elsendo el la 10.09.2026 ĉe www.pola-retradio.org:• Hodiaŭ reference al la lasta UK en Graz ni prezentas interparolon kun la nunjara premiito de G. Maertens-premio, Alex Miller el Usono. La interparolo estis registrita post la transpreno de la premio dum la ĵaŭda kongresprogramo. Lia foto kiel la gvidanto de la Nacia Vespero, de John Huang – kongresa fotisto, akompanas nian...
27 min
05 September 2026
E_elsendo el la 05.09.2026
En la 1498-a E_elsendo el la 05.09.2026 ĉe www.pola-retradio.org:• Hodiaŭ nia antaŭmikrofona gasto estas la prezidantino de IKUE, Marija Belošević, kun kiu ni interparolas pri la 77-a Kongreso de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista – IKUE. Ĝi okazis en Graz antaŭtage de la 111-a UK.• Krom elektitaj historiaj datoj komence ni prezentas kulturkronikajn informojn pri la okazinta hodiaŭ Nacia...
26 min
31 August 2026
E_elsendo el la 30.08.2026
En la 1497-a E_elsendo el la 30.08.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • En niaj hodiaŭaj sonscenoj pri la 111-a UK en Graz ni koncentriĝas pri la omaĝprogramero honore al la mortinta en novembro 2025 Roman Dobrzyński. En ĝi ni aŭdas fragmente la salutojn de lia filo Feliks, esprimitajn ankaŭ en la nomo de la fratino Ewa, al la kongresanoj en Graz; etan fragmenton de la filmo pri Roman Dobrzyński de...
26 min
25 August 2026
E_elsendo el la 25.08.2026
En la 1496-a E_elsendo el la 25.08.2026 ĉe www.pola-retradio.org:• En nia elsendo daŭras la sondokumenta retrorigardo al la 111-a UK en Graz. Hodiaŭ ni ligas al la eventoj el la 6-a de aŭgusto, dum kiu i.a. estis du programeroj ligitaj kun la beletra vivo de la E-komunumo. Ĵus aperis la GK de UEA kun la rezultoj de la Belartaj Konkursoj 2026. En nia elsendo tiujn rezultojn sondokumente prezentas...
30 min
20 August 2026
E_elsendo el la 20.08.2026
En la 1495-a E_elsendo el la 20.08.2026 ĉe www.pola-retradio.org:• Hodiaŭ reference al la 111-a UK en Graz ni gastigas antaŭ nia mikrofono Amri Wandel, kun kiu ni interparolas pri taskoŝanĝoj en UEA-agado pri la scienco, pri la riĉa ĉi-rilata kongresa programo kaj ni informas pri distingitoj per la premioj Pirlot kaj Power.• En la komencaj aktualaĵoj – post i.a. elektitaj historiaj datoj – ni...
33 min