zeno
Create a Station
Explore
Religious
Music
News
Podcasts
Bible
By Genre
By Location
By Language
Download App
Toggle Sidebar
zeno
Redakcia teamo: Barbara PIETRZAK / Gabriela KOSIARSKA / Milada SZWEDO / Maciej JASKOT / Krystyna GROCHOCKA / Tomasz MILLER / Saliĥ ZAKIROV / Bruce CRISP
Pola Retradio en Esperanto
Society & Culture
Language Learning
Esperanto
Pola RetRadio - nia komuna lingvomedio
Website
Episodes
25
15 March 2026
E_elsendo el la 15.03.2026
En la 1459-a E_elsendo el la 15.03.2026 ĉe www.pola-retradio.org:• Hodiaŭ ni prezentas la lastan intervjuon faritan dum la UK en Brno, sed laŭ la temo daŭre aktualan. Ni gastigas ankaŭ nia mikrofono Rakoen Maertens, kiu proksimigas la temon de sia prelego „Psikologio de falsaj novaĵoj”.• En la komencaj aktualaĵoj ni informas – laŭ statistikaĵoj de Eurostat – pri memstariĝado de junaj polinoj...
27 min
10 March 2026
E_elsendo el la 10.03.2026
En la 1458-a E_elsendo el la 10.03.2026 ĉe www.pola-retradio.org:• En nia komenca kulturkroniko – tuj post la kalendarfolia retrorigardo – vi aŭdas pri la partopreno de Pollando en la 62-a Artbienalo en Venecio, pri retrovita manuskripto de s-ta Aŭgusteno el la Biblioteko en Vroclavo, pri la nunjara eldono de la festivalo Novaj Epifanioj.• En la E-komuna segmento aŭdiĝas la porokaza mesaĝo de UEA...
30 min
05 March 2026
E_elsendo el la 05.03.2026
En la 1457-a E_elsendo el la 05.03.2026 ĉe www.pola-retradio.org:• Antaŭ nia mikrofono gastas profesoro TIDA Syuntaro el la Universitato en Kioto, kiu en la ĵusaj tagoj partoprenas interlingvistikan konferencon en Poznano. Ni interparolas pri ĝi, pri lia interesiĝo kaj laboro rilate al la lingvoj de Papuo-Novgvineo, pri lia esperantista laboro kaj pri ekspozicio en la varsovia Nacia Biblioteko...
30 min
25 February 2026
E_elsendo el la 25.02.2026
En la 1456-a E_elsendo el la 25.02.2026 ĉe www.pola-retradio.org:• Hodiaŭ ni kelkan atenton dediĉas al la 15-jariĝo de la elsendoj de la Pola retRadio en Esperanto, al kiu tempo ni referencos ankaŭ en sekvaj elsendoj.• En la komenca kulturkroniko – post la kalendarfoliaj plukaĵoj ni informas pri la urbo Bielsko-Biała, la unua pola kultururbo, en kiu i.a. okazos en 2026 PEA-kongreso; pri la...
23 min
20 February 2026
E_elsendo el la 20.02.2026
En la 1455-a E_elsendo el la 20.02.2026 ĉe www.pola-retradio.org:• Hodiaŭ en la komencaj aktualaĵoj – post la Kalendarfolio kun elektitaj datoj ligitaj kun la 10.02 – ni informas pri pola partopreno en la Internacia Foiro de Nutraĵoj en Dubajo, kio okazis sub la devizo „Pollando gustas bone”; pri la novaĵo sur la pola nutromerkato – la neceso flagornami eksterlandajn fruktojn kaj legomojn loze...
27 min
15 February 2026
E_elsendo el la 15.02.2026
En la 1454-a E_elsendo el la 15.02.2026 ĉe www.pola-retradio.org:• Hodiaŭ la heroo de nia felietono pri koninda polo estas Stefan Norblin, plastikisto, pentristo, karikaturisto, ilustristo, projektanto de internoj, arkitekturo kaj modo. Ni koncentriĝas pri lia trijara estado en Hinda Unio en la jaroj de la 2-a mondmilito, kaj liaj verkoj por hinduniaj maharaĝoj.• En la komenca kulturkroniko –...
25 min
10 February 2026
E_elsendo el la 10.02.2026
En la 1453-a E_elsendo el la 10.02.2026 ĉe www.pola-retradio.org:• Hodiaŭ denove ni proponas enrigardi iujn el la lastatempe venintaj al la redakcio E-gazetoj. Temas pri la 1-a, februara numero de Esperantolehti; pri la lasta numero de „La Informilo Esperanto” de la Orient-Franca E-Asocio; pri la 11-a numero 2025 de „La Revuo Orienta”.• En la komencaj aktualaĵoj – post la Kalendarfolio kun...
28 min
05 February 2026
E_elsendo el la 05.02.2026
En la 1452-a E_elsendo el la 05.02.2026 ĉe www.pola-retradio.org:• Antaŭ du semajnoj, la 22-an de januaro pasis la 18-a mortodatreveno de Claude Piron. La 26-an ni memoros pri lia 95-a naskiĝdatreveno. En la kunteksto de tiuj du datrevenoj ni memorigas la arkivan interparolon de red. Ewa Krach, en kiu Claude Piron rakontas pri sia esperantistiĝo kaj influo de Esperanto je la profesia laboro.• En...
31 min
30 January 2026
E_elsendo el la 30.01.2026
En la 1451-a E_elsendo el la 30.01.2026 ĉe www.pola-retradio.org:• Hodiaŭ ni i.a. informas pri la semajnfina gvidado tra la ekspozicio „Vojaĝo” en la Nacia Biblioteko en Varsovio, kiu la plej proksiman sabaton okazos ankaŭ en Esperanto.• En la komencaj aktualaĵoj – post la Kalendarfolio kun elektitaj datoj ligitaj kun la 30-a de januaro – ni retrorigardas al la 81-a datreveno de la liberigo de la...
29 min
25 January 2026
E_elsendo el la 25.01.2026
En la 1450-a E_elsendo el la 25.01.2026 ĉe www.pola-retradio.org:• Antaŭ nia mikrofono gastas hodiaŭ Jarosław Parzyszek el Fondumo Zamenhof en Bjalistoko, kun kiu ni interparolas pri la solene lanĉita lastvendrede (23.01.2026) en la bjalistoka Zamenhof-centro reredaktita libro de Roman Dobrzyński „La Zamenhof-strato” en la lingvoj pola kaj angla.• En la komenca kulturkroniko – post la...
27 min